Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

Komence de la lunda kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo estis diskonigita la rezulto de la fermita baloto pri la nova estraro de UEA. La nombrado de la balotiloj montris, ke la komitato elektis estraron laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono, tamen sen Marija Belošević el Kroatio. La nova prezidanto de UEA ekde lundo do estas Probal Dasgupta el Barato. Por Probal Dasgupta voĉdonis 49 komitatanoj, por Marija Belošević nur 9. "Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno", diris Probal Dasgupta post sia elektiĝo.

La nova estraro de UEA havas sep membrojn: Probal Dasgupto el Barato (prezidanto), Ranieri Clerici el Italio (vicprezidanto), Loes Demmendaal el Nederlando, Hori Jasuo el Japanio, Claude Nourmont el Luksemburgio (vicprezidanto), Barbara Pietrzak el Pollando (ĝenerala sekretario) kaj José Antonio Vergara el Ĉilio.

El la sep estraranoj, tri estas virinoj, kaj same tri ekstereŭropanoj. El la malnova estraro de UEA restas nur Claude Nourmont.

(el "Libera Folio")