Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Konisi Gaku kaj Endre Dudich, honoraj membroj de UEA

Konisi Gaku el Japanio kaj Endre Dudich el Hungario estis elektitaj kiel honoraj membroj de UEA. La decido farita de la komitato de UEA sabate estis anoncita en la inaŭguro de la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en dimanĉo.

Konisi Gaku naskiĝis en 1934 kaj eklernis Esperanton en la aĝo de 13 jaroj. Li estis interalie membro de la Akademio de Esperanto kaj ano de la konsilio de Japana Esperanto-Instituto. Li amplekse tradukis el la japana, interalie la romanon "La Neĝa Lando" de Yasunari Kawabata. Li ankaŭ verkis origine en Esperanto. Kolekto de liaj sciencfikciaj verkoj aperis sub la titolo "Vage tra la dimensioj". Li verkis krome lernolibrojn, estis ĉefo de la redakta komisiono de la Nova Esperanto-Japana Vortaro kaj ĝenerale aktivis plurkampe.

Endre Dudich samkiel Konisi Gaku naskiĝis en 1934. Li eklernis Esperanton en 1962. Li estis profesoro pri geologio en la universitato de Sopron en Hungario, kaj verkis multajn sciencajn publikaĵojn en Esperanto, interalie la librojn "Ĉu vi konas la teron?" kaj "La lumo nutranta". Li krome amplekse tradukis en Esperanton el multaj lingvoj. Li estas honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio ekde la jaro 2006.

(el "Libera Folio")