Tuj antaŭ la inaŭguro de la Universala kongreso en Jokohamo, en la Eŭropa Instituto de la universitato Sophia en Tokio okazis la kvina Nitobe-simpozio. La temo de la ĉi-jara Nitobe-simpozio estis la rolo kaj perspektivo de eŭropdevenaj lingvoj en Azio.
La Nitobe-Simpozio portas la nomon de Nitobe Inazo (1862-1933), Ĝenerala Sub-Sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu strebis al lingva egaleco kaj lingva justeco en tiu organizaĵo. Lia foto troviĝas sur japana 5000-ena monbileto.
Li mem partoprenis la 13-an Universalan Kongreson en 1921 en Prago, kaj verkis pri siaj spertoj tre favoran raporton, en kiu li nomis la internacian lingvon "motoro de internacia demokratio". En la postaj diskutoj en la Ligo de Nacioj li ĉiam estis fervora simpatianto de Esperanto.
La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Postaj simpozioj okazis en Berlino (1999), Pekino (2004) kaj Vilno (2005). Interesan rimarkigon poste faris korea esperantisto: por koreoj ne sonas trafe nomi tiun simpozion Nitobe, ĉar Nitobe Inazo en la Ligo de Nacioj kontraŭis ke Koreio resendependiĝu.
La ĉi-jara Nitobe-simpozio okazis en la dua kaj tria de aŭgusto en la konferencejo de universitato Sophia en Tokio, kun panorama vido super Tokio, kun porokaze muntitaj interpretbudoj por ĉiudirekta interpretado japana, angla, Esperanto, kaj parte eĉ en japanan signolingvon.
Organizis la simpozion Centro de Esplorado kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo <http://esperantic.org/ced/> kaj Eŭropa Instituto de Universitato Sophia en Tokio, kunorganizis Japana Esperanto-Instituto.
La partoprenantoj aŭdis prelegojn de japanaj universitatanoj, de universitato Sofia kaj de aliaj universitatoj, de lingvistoj alilandaj, esperantistaj kaj ne. Ĉiuj japanoj parolis japane, kaj trovis tion tre bonveniginda kaj nekutima por tiaspeca okazaĵo. La uzateco de la tri lingvoj - la japana, Esperanto kaj la angla - en la prelegoj distribuiĝis preskaŭ egale.
La interpretado estis bonega, specife de la profesiula japana budo inter la japana kaj la angla, sed ankaŭ de la esperantista japana budo, kie deĵoris unu profesia interpretisto esperantista, kaj tri neprofesiaj: Kitagawa Hisashi, Usui Hiroyuki kaj Yamakawa Shuichi.
Prelegoj faritaj dum la simpozio:
Jean-Claude Hollerich: Eŭropa gramatiko en Azio
Humphrey Tonkin: La Nitobe-procedo en azia kunteksto
Masahiro Sato: La interponta ideo de Nitobe kaj helplingvo
Kimura Goro: Internaciaj lingvoj, fremdaj lingvoj kaj minoritataj lingvoj: interrilateco de lingvaj problemoj
Richard B. Baldauf: Sukceso kaj malsukceso en lingva planado por eŭropaj lingvoj en aziaj nacioj
Tove Skutnabb-Kangas: Lingvaj homaj rajtoj en edukado - tro malmulte, tro malfrue?
Hugo Cardoso: Kion signifas eŭropa? Defio de intenskontajtaj variaĵoj por lingva klasifiko
Sergej Anikejev: Rusa kulturo kaj japana socio
Zegimaa Choidon: Eŭropaj lingvoj kaj Mongolio
Atsushi Ichinose: Reviviĝo de la portugala en Azio
Izumi Kunihisa: La franca lingvo en la japana socio
Usui Hiroyuki: Esperanto por "venki Eŭropon": soci-evoluisma interpreto en Japanio
Marek Koscielecki: La kultivado de fremdlingva edukado en la japana kultura kunteskto
Robert Phillipson: La nova lingvo-imperia ordo: lecionoj eŭropaj kun tutmonda signifo
Kawahara Toshiaki: Anglalingva edukado kaj lingvopolitiko en Eŭropo
Feng Zhiwei: La rolo de la angla lingvo en Ĉinio
Joseph Errington: Koloniismo, naciismo kaj la disvastiĝo de lingvoj de pli vasta komunikado
E. Annamalai: La angla en la lingvoekologio de Barato
Probal Dasgupta: La vivanteco de gepatraj lingvoj: uzi la tradukadon kiel kultivilon
Totok Suhardijanto: La indonezia inter aliaj lingvoj en Indonezio
Mark Fettes: Esperanto, ĉu azia lingvo?
(el "Libera Folio")
|