Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La nova estraro sin prezentis

Tricentoj da kongresanoj ĉeestis ĵaŭde matene, kiam la nova estraro sin prezentis en salono Hodler de la Jokohama Universala Kongreso de Esperanto. Multaj kongresanoj entuziasme fotis la novan estraron. Ĉeestis ĉiuj novaj estraranoj krom Loes Demmendaal, kiun anstataŭe prezentis alia nederlandano, la eliranta estrarano Ans Bakker. La diskuton el inter la publiko partoprenis la eliranta prezidanto, Renato Corsetti.

Komence de la 90-minuta programero ĉiu unuopa estrarano diris kelkajn vortojn pri si mem.

Komencis la nova prezidanto Probal Dasgupta, kiu rakontis, ke li naskiĝis en Kolkato en Barato. Lia denaska lingvo estas bengala. Li parolas ankaŭ la anglan kaj la sanskritan. Li kreskis en Usono. Li estas lingvisto, doktoro de New York University pri sintakso. Laboris pri la rolo de la angla en Barato. Verkas kaj tradukas el la bangala. Revenis al Kolkato, kie li naskiĝis, antaŭ unu jaro. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, de 6 jaroj vic-prezidanto de la Akademio.

Ranieri Clerici rakontis, ke li naskiĝis en 1940. Italo, parolas la italan. Sekvis klasikan liceon, li estis inĝeniero ĝis antaŭ kelkaj jaroj. Malkovris Esperanton 15-jara. Estis prezidanto de Itala Esperantista Junularo, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio, komitatano de UEA.

Claude Nourmont, la sola restanta el la malnova estraro, rakontis, ke ŝi estas francino, sed loĝas en Luksemburgio de 30 jaroj. Estis estrarano de UFE, prezidanto de TEJO, nun honora prezidanto de TEJO. Redaktoro de "Le monde de l' espéranto", estrarano de UFE pri kulturaj aferoj. En la estraro, respondecos pri kulturo, kongresoj kaj instruado, kiel en antaŭa estraro. Instruistino pri filozofio; diplomoj pri psikologio kaj art-historio. Laboris en biblioteko.

Barbara Pietrzak rakontis, ke ŝi naskiĝis en Varsovio. Konatiĝis kun Esperanto 15-jara. Ligita kun la movado ekde la komenco, kun Pola Esperanto-Junularo. Redaktis "Polan Esperantiston". Tuta profesia aktivado estis ligita al Esperanto, pere de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio de 1968 ĝis januaro de tiu ĉi jaro. Instruisto, sed laboris pri tio mallonge. Fakoj: ĝenerala sekretario kaj informado.

José Antonio Vergara rakontis, ke li venas el Ĉilio, kaj ne el la ĉefurbo, sed el la suda parto de la lando. Reprezentas laŭ sia opinio periferion, kun Probal Dasgupto kaj Hori Jasuo. La tuta nuna estraro reprezentas tion, kio Esperanto estas, alivorte tutmondiĝon, li opiniis. Liaj fakoj estas scienca kaj faka agado. Laŭ siaj propraj vortoj li estas "ĝisosta adepto de Zamenhof", fidela al niaj antaŭuloj, "ni faru same kaj eĉ pli".

Hori Jasuo rakontis, ke li venas el Japanio kaj estas 65-jara. Esperantistiĝis kiel knabo. Patro estis esperantisto. Intereso pri diversaj lingvoj. Finlernis Esperanton antaŭ 14 jaroj, ĉar ŝatas lerni lingvojn kaj amas pacon. De 20 jaroj serioze lernis Esperanton. Estrarano de Japana Esperanto-Instituto (JEI) pli ol 10 jarojn, respondecis pri "La revuo orienta". Verkas mallongajn eseojn ekde 1998, "Raportoj el Japanio", aperis 10 kajeroj. Antaŭ 6 jaroj fariĝis prezidanto de la azia komisiono de UEA (KAEM), respondecis/os pri tri aziaj kongresoj, en Seŭlo, Katmanduo, Bengaloro. Respondecas pri Esperanto en Azio. Japanio estas granda lando por Esperanto, ĝi havas devon sendi iun al UEA.

Loes Demmendaal estis prezentita fare de Ans Bakker. El Rotterdam. Aktivis en Nederlanda movado dum multaj jaroj. Prezidis la laboristan asocion, kunlaboris kiam la 2 organizoj (neŭtrala kaj laborista) kuniĝis. Volontulis en CO. Laboras en financa-administra fako. Nun havas pli da tempo. LKK-ano por UK Rotterdam, pri ekskursoj.

Post la sinprezentoj oni akceptis demandojn de la publiko.

(el "Libera Folio")