Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La nova estraro akceptis demandojn de la publiko

Ĵaŭde matene la nova estraro sin prezentis en salono Hodler de la Jokohama Universala Kongreso de Esperanto. Post la sinprezentoj ili akceptis demandojn de la publiko.

Demando: Ĉu vi jam dividis la fakojn?

Respondo: Probal Dasgupto estos prezidanto, Ranieri Clerici respondecos pri eksteraj rilatoj, Claude Nourmont pri kultura agado, kongresoj, instruado, José Antonio Vergara pri scienca kaj faka agado, Hori Jasuo pri landa kaj regiona agado, Barbara Pietrzak estos ĝenerala sekretario kaj respondecos pri rilatoj kun la komitato kaj kun la CO. Loes Demmendaal respondecos pri financo kaj administrado, kaj rilatoj kun TEJO.

Demando: Estas novaj estraranoj. Ĉu novaj ideoj pri eksteraj rilatoj?

Respondo de Ranieri Clerici: Ne havas multajn ideojn, mi fidelos al la komitato kaj subkomitato. Nobel-premio estas aparte urĝa, ni povas ricevi helpon de ĉiuj. Oni kontaktu sian deputiton, kiu rajtas kandidatigi. Okazos de sept. 2007 al januaro 2008. Longue-Epe'e sendos informojn al landaj asocioj. Nur pri tio mi sentas min nefidela al tio, ke mi unue aŭskultu la jamajn homojn. Ankaŭ plifortigo de rilatoj kun Barcelona, lingva instituto de Unesko.

Demando: Oni ne rajtas proponi sin mem al Nobel-premio. UEA-membroj ne laboru pri Nobel-premio al UEA.
Respondo de Ulla Luin (eksestrarano): Rajtas proponi parlamentano, universitata profesoro pri iuj fakoj, ktp. Normala membro ne rajtas mem proponi, sed povas labori por ke aliaj proponu.

Demando: Neniu afrikano partoprenas en la ĉi-jara UK. En Togolando estas misakordo inter Afriko kaj estraro. Oni pritraktu tion dum la estonteco, por ke la laboro de Hans Bakker ne perdiĝu.

Respondo de Renato Corsetti: La laboro de Hans ne perdiĝis. Li petis ke la afrika oficejo transprenu sian laboron. La demando pri kie estas la oficejo estas nur teknika. Ĉar vojaĝo el Afriko estas kosta, oni invitis ĉefe azianojn. Al Roterdamo oni invitos Afrikanojn. Fondiĝis nacia asocio en Angolo.

Demando: Kongresanoj estas tro maljunaj. Kiel oni povas junigi la kongresanojn? Scienca agado: terminaro scienca estas plej grava laboro. Hori Jasuo havas 6 jarojn da spertoj en azia agado, povas transdoni la sperton al amerika agado.

Respondo de Claude Nourmont: Pri juniĝo, mi konsentas. La impreso estas erara, ĉar junulara programo okazas aliloke. Mi mem ne povis iri tien. Estas kvazaŭ du programoj. Ĉi tie ni vidas malmultajn junulojn. Ili ĉeestas, sed ne videblas. Estas bone havi fortan TEJO-n. TEJO havis sian propran kongreson, sed ne povis elekti estraron pro manko de kvorumo. Junuloj ne havas multe da mono kaj ne povas iri al foraj kongresoj.

Respondo de José Antonio Vergara: La terminaro evoluas, ĉar venas novaj teknikaj rimedoj, ekzemple Vikipedio. Ne gravas la juneco de la kongresoj, sed de la movado. En la movado mem, multaj junuloj lernas la lingvon, ekzemple per lernu.net. Multaj junuloj trovas la lingvon per si mem, en la reto. Mi estas optimisma pri nia afero. La ideo mem restas juna.

Respondo de Hori Jasuo: Multaj timis ke ĉio en Japanio estas kosta. La problemoj por multaj estis la kosto, kaj vizo-problemoj. Por multaj azianoj estas malfacile havi vizon. Tial JEI invitis 23 aziajn aktivulojn, el kiuj 20 venis. Mi dankas al japanaj e-istoj. Dum mia 6-jara agado en Azio, landaj asocioj firme stabiliĝis en Ĉinio, Koreio, Japanio. En aliaj landoj ni devas kontakti homojn rekte, pro tio la azia komisiono faris Jarlibron. Precipe koreanoj kaj japanoj vizitu aziajn landojn kaj amikiĝu kun la homoj tie.

Respondo de Barbara Pietrzak: Homoj malaperas de la movado por familio kaj kariero. Junuloj ekzistas, sed ne povas veni pro diversaj cirkonstancoj. Eĉ se nia NRO estas malgranda, mi volas ke ĝi estu asocio en kiu oni volu kaj deziru aliĝi.

Respondo de Ranieri Clerici: Juneco estas reala problemo, sed la UK ne bone montras la situacion. La movado ŝoviĝis al ne-personaj kunvenoj. Pro la pli longa vivo-daŭro, homoj povas pli longe aktivi.

Ekde nun oni akceptis plurajn demandojn antaŭ ol ekrespondi.

Demando de Michela Lipari: Multaj homoj lernas per la reto kaj ne havas la ideon aliĝi al UEA. Kiel rilati al tiu nova fenomeno kaj al tiuj homoj kiuj rilatas al E-o pere de la reto? Eksteraj rilatoj: Ni ne forgesu ke esperantistoj havas apartan karakteron. Ni direktiĝu al movadoj kiuj estas pli malfermitaj al ni, t.e. alternativaj movadoj. Ili estas esperantistoj kiuj ne jam konas la lingvon. Pri neŭtraleco, ni ne plu estas en la 70-aj jaroj. Ni rilatu kun pacaj movadoj, kun movadoj kiuj agas en militaj regionoj, ktp.

El la publiko: La antaŭa estraro estu en la fermo por ke oni aplaŭdu ĝin.

Repliko de Renato Corsetti el la publiko: Problemo pri junularo estas problemo en Eŭropo kaj UK. En Afriko estas male: mankas maljunularo. En Ameriko estas nekomprenebla ke necesas aparta junulara organizo. En Azio ankaŭ estas junuloj. UK ne reprezentas la movadon.

Respondo de José Antonio Vergara: Vivo-espero en Afriko estas mallonga. Tio estas nejusta; ni modeste kontribuu al justiĝo. Esperanto estas tute normala lingvo, UEA estas la flag-portanto de la movado. Ju pli oni interesiĝas pri reprezentado de UEA en fakoj aŭ lokoj diversaj, des pli prosperos UEA. Eksteraj rilatoj ne nur tuŝas UN, sed ankaŭ tiujn kiuj batalas pace por pli justa mondo, Tie ni povas trovi homojn kiuj estas malfermaj al niaj ideoj.

Demando: Ĉu UEA iom post iom enplektiĝas en batalo por pli justa mondo?

Respondo de Probal Dasgupta: Legu mian tekston en la kongresa kuriero morgaŭ. La movado alparolas ĉiujn urĝajn problemojn.

Demando: En Oomoto, infanoj estas tre gravaj. Mi sendis 2 filinojn al UK en 1987. Esperantistoj devas allogi infanojn.

Demando: Pri ĝemelaj urboj. Kiel Probal antaŭ 4 jaroj diris al mi ke lia laboro ne rilatas al ĝemelaj urboj?

Respondo de Probal Dasgupta: En tiu tempo mi ne estis prezidanto de UEA.

Demando: En Belgio mankas pastroj, ili venas el Afriko. Tiel ni apogas afrikan agadon, ĉar tiel estas ligo inter Belgio kaj Afriko, Universitato de Kinŝasa instruas al 100 instruistoj jare; nur en Kinŝasa estas 9 E-kluboj.

Demando: Hieraŭ mi unuafoje estis en Zaim (junulara kongresejo). Estas diskriminacio, ĉar la kongresejo tie estas iom mizera.

Respondo de Probal Dasgupta: Junuloj ŝatas malkomfortajn kondiĉojn.

Respondo de José Antonio Vergara: Zaim estas modesta, sed ne mizera. Ni ne bezonas lukson, ĉar gravas ke ni laboru kaj parolu kune.

Respondo de Ranieri Clerici: Pri neŭtraleco. Ni estas kun la suferanta mondo, kaj private faras ion por ĝi. Ankaŭ la movado faru ion por ĝi, sed tio estu agado loka kaj desuba. Multaj organizoj laboras por tio. Nia propra agado estas malpli granda. Nia specialaĵo estas la lingvo. Neŭtraleco estas grava, kiom ajn ŝanĝiĝis la koncepto de neŭtraleco.

Repliko el la publiko: Mankas eks-sovetiaj respublikoj en la UK. La estraro ne forgesu tiujn landojn.

Demando: Ĉu estraro starigos planon por enkonduki Esperanton en la lernejojn?

Repliko de Michela Lipari: Hori estos bonega estrarano pri landa agado. Mi ne celas ke ni prenu la ideojn de ne-registaraj movadoj, sed ke tiaj movadoj povas plej bone kompreni ke ni proponas solvon al la lingva problemo.

Respondo de Claude Nourmont: Pri instruado de Esperanto. Ni strebas al tio, sed tio estas ĉefe laboro en landoj. La landoj mem decidas pri tiaj aferoj. 2008 estas internacia jaro de lingvoj. Ni povus fari rezolucion pri tio, sed plej gravas ke oni laboru enlande.

Respondo de José Antonio Vergara: Neniu politikisto helpis nian movadon. Estas niaj klopodoj kiuj vivigas la aferon. Ni agu kaj desube kaj desupre. Esperanton oni elektas; ĝi estu pli videbla tiel ke pli da homoj lernu ĝin.

Respondo de Barbara Pietrzak: Esperanto estas lingvo por tiuj kiuj volas komunikiĝi kun alilandanoj. Homoj kiuj lernas per la reto ankaŭ venas al UK. Estas malpli facile logi ilin al la organizita movado.

Probal Dasgupta: Celoj de UEA estas informado, instruado, kaj aplikado. Ni estu malfermaj al ĉiuj.

(el "Libera Folio")