Unua paĝo >> E-Novaĵoj


UK 2009 okazos en Bjalistoko

La nova estraro de UEA decidis en sia kunsido la 9-an de aŭgusto en Jokohamo, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bjalistoko, Pollando, por omaĝi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L. L. Zamenhof en lia naskiĝurbo mem.

La urbestro de Bjalistoko, d-ro Tadeusz Truskolaski ĉeestis la kunsidon, kune kun la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, s-ino Elzbieta Karczewska, kaj s-ro Aleksander Zdechlik, kiu reprezentis la ĉefan estraron de la Pola Esperanto-Asocio. D-ro Truskolaski transdonis al la estraro alvokon de bjalistokanoj por okazigo de la UK en ilia urbo. Dum unu semajno ĉ. 3500 personoj subskribis la alvokon. Krom entuziasman akcepton de la urbanoj, la urbestro promesis vastan apogon de la urbo al la organizado de la kongreso.

(el “Gazetaraj Komunikoj de UEA”)