Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperantistoj el 4 landoj renkontiĝis en Pekino

La 5-an de aŭgusto, pli ol 20 esperantistoj kunvenis en Pekino, inter kiuj estas 4 germanoj, 1 hungaro, 1 japano kaj 18 ĉinoj.

La kunsidon prezidis Li Weilun, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio. En la kunsido parolis sinjorino Berényi Zsuzsanna Ágnes el Hungario, sinjoroj Stefan Keintz kaj Stefan Burkert el Germanio kaj sinjoro Fujii Yasutora el Japanio. Ili parolis ĉefe pri sia lando, la E-movado de sia lando, impreso pri Ĉinio kaj sia vojaĝo en Ĉinio kaj aliaj landoj en Azio, Eŭropo kaj Afriko.