Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kuristo disvastigas Esperanton en Rio-de-Ĵanejro

Esperanto estis disvastigita dum sporta evento en Brazilo. La atleto Walter Fontes partoprenis en la 20-a Mararmea Stratkurado kunportante la Esperantan flagon, kiu okazis la 5-an de aŭgusto, en Rio-de-Ĵanejro. Tiu iniciato estis konsekvenco de debatoj estigitaj kadre de la ronda tablo titolita Esperanto en Sportoj, dum la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto.

(Fabiano Henrique <fabhenrique@bol.com.br>)