Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Brazila Esperanta radioprogramo 30-jariĝas

Radio Rio-de-Ĵanejro elsendas ĉiudimanĉe programon Evangelio-Spiritismo-Esperanto. Prezentata de Elmir dos Santos Lima, la programo estas parolata dulingve (Esperante kaj portugale). En 2007 ĝi 30-jariĝas. La celo de la programo estas disvastigi Esperanton ĉe la spiritisma komunumo kaj spiritismon. La frekvenco de Radio Rio-de-Ĵanejro estas 1400 kHz (mezlongaj ondoj). Per interreto oni povas aŭskulti ĉe <www.radioriodejaneiro.am.br>.

Evangelio-Spiritismo-Esperanto estas elsendata je la 19:00 (laŭ brazila horo)/22:00 (UTC). Salutajn mesaĝojn aŭskultantoj povas sendi al la retpoŝta adreso <linguadafraternidade@bol.com.br>.

(Fabiano Henrique <fabhenrique@bol.com.br>)