Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nova literatura periodaĵo por literaturo-ŝatantoj

En septembro 2007 estos lanĉita nova literatura periodaĵo, kiu komence aperos 2-foje jare kaj nomiĝos "Beletra Almanako" (BA).

Ĝin redaktas Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl (redaktoroj), kaj eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko).

Amplekso de la baldaŭ aperonta, freŝa 1-a numero estas 21x13 cm, kaj havas 176 paĝojn.

Principe, la almanakon oni ne devos aboni anticipe kiel revuon, sed povas mendi aŭ aĉeti kiel libron. BA aperos en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla, aĉetebla, recenzebla aŭ donacebla al amikoj.

Enhavon de la 1-a numero vi povas trovi ĉe la retpaĝo <http://www.librejo.com/beletra-almanako/ba1/beletra-almanako-ba-1.html>

La prezo de BA estas 9 eŭroj. Aldoniĝas sendokostoj de 7 eŭroj ekster Usono kaj 2 eŭroj ene de Usono (tiuj sendokostoj validas por unu aŭ du ekzempleroj de la sama numero de BA; por pli da ekzempleroj kontaktu nin retletere: <informo@librejo.com>).

Se vi antaŭmendas BA2 kaj BA3 nun, vi ricevos BA2 kaj BA3 rabatitaj, por 6 eŭroj (plus sendokostoj).

Gratulojn al la redaktoroj kaj eldonanto de la nova revuo!

(Szilvási László)