Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Eldoniĝis "Historio por Malfermi Estontecon "

En 2005, pacamaj personoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio eldonis historian libron Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio.
La libro estas en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. La komuna historio devas esti en komuna lingvo. Pro tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis la libron en Esperanton. La libro montras praktikan utilecon de Esperanto, kaj estis laŭdata de Komitato de UEA lastjare.

Ĝi havas 250 paĝojn. Esperantigo kaj eldono de la libro estis apogita de la Ĉina Esperanto-Ligo, Japana Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto Asocio. La ĉefa enhavtabelo estas en la alkroĉita dosiero.

La prezo estas 15 eŭroj (inkluzive de sendokosto). Ĝi mendeblas ĉe

Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.

Telefono: +86-10-68995937, 68326682

Telefakso: +86-10-68321808

Retpoŝto: <libroservodeepc@163.com>; <elpc@china.com>

Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pago al la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.