Lastatempe Ĉinio publikigis anoncon pri limigo de uzado
de plastaj sakoj por redukti blankan poluon. Pri tio esprimis laŭdon
Achim Steiner, plenuma estro de la Programo pri Medio de UN.
Antaŭ nelonge, akceptante intervjuon en Najrobio, ĉefurbo
de Kenjo, Steiner diris, ke la decido de la ĉina registaro pri limigo
de uzado de sakoj el supermaldika plasta membrano, kuraĝigo de uzado
de anstataŭaĵoj kaj reuzo de plastaj sakoj povas intensigi publikan
konscion pri medi-protektado. Ĉinio estas granda lando, kaj ĝia
decido pri superrego de poluo de plastaj sakoj havos influon al
Azio kaj eĉ al la tuta mondo.
Ĉinio
malpermesos senpage liveri plastan bazarsakon ekde la unua de
junio, 2008
|