 Bonvenon,
aŭtodidaktismo!
En la momento de novjara kunĝojo, mi feste
salutas vin okaze de la 100-jariĝo de UEA, la 60-jariĝo de la Universala
Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj
2008. Ĉi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por
plibonigi sian sanon - kaj la festemon, festoj nutras lingvojn;
kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.
La novjara festado rekunigas familianojn
- vizite aŭ telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo,
ekzemple, loĝas for de ĝiaj "hejmoj" en Bangladeŝo kaj
la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte fortostreĉas
por rekonektiĝadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj,
kiuj parolas hungare aŭ pole, japane aŭ katalune, malajale aŭ malagaŝe.
Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj?
La demando memorigas min pri tiu aŭtodidaktema
junularo, al kiu gestis mia decembra alvoko fasoni ejojn de nova
aŭtodidaktismo. La gejunuloj, teknike lertaj, fervore lanĉas retpaĝarojn
kaj zorge ĝardenistas ilin. Ne nur pri tio temu, tamen. Niaj junaj
gekolegoj - nutriĝantaj ĉefe ĉe retaj fontoj, tekste/ muzike/ bilde
- estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj doktrinoj
enkadrigitaj en la lerneja-universitata "eduko". Savas
ilin la aŭtodidakteco, kiu internaciigas.
Kial ni ne konscias pri tiu elemento de
gejunula skeptiko pri la nacia saĝo? Kial ĝi ne estas vaste diskutata?
Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi flagojn de generacia
aparteco - surmurigi strasaĵojn por agaci, laŭtigi la muzikon por
fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante
al ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostreĉe atenti ilian
liberiĝon el la naciaj kaĝoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la
malmultaj, al kiuj povas gravi specife la malnaciemo de la kutimaj
gejunulaj tendencoj.
Al kio tia konsciiĝo instigu nian diligentan
kolegaron? La sugeston, ke geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj,
konstruu tutan maŝaron amikan al aŭtodidaktoj, mi faras kun la humilo
de laika mezaĝulo. Al neteknikaj gekolegoj plejparte nejunaj (kaj
al tajpemaj/desegnemaj infanoj) mi proponas, ke ni enmetadu en la
retpaĝarojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj - kaj igadu
ilin elserĉeblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn
konsilojn, kiujn mi ĉi-pere petas: kion tuj tajpi kaj al kiu/j disponigi?
Evidente tia laboro konstruos transnacian
pedagogion, helpos formi emancipitajn mondanojn - vidu nian strategian
planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj junulaj preferoj
kaj eviti la riskon de tedeco. Bone; kiamaniere tio rilatas al la
konservado de etnaj lingvoj?
Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe
rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva knabo kreskanta en Hajderabado
ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan aŭtodidakte. Plenkreskuloj
ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiaŭ tian aŭtodidaktan vivon
oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan agordilon.
Esperanto kapablas liveri aŭtodidaktan
ilaron por memklerigo modele taŭgan al individuoj kun aventuremo
kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire ekkonstruos
aŭtodidaktan ŝoseon, nia lingvo iĝos grava portanto de la aŭtodidaktismo.
Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj ŝajnigoj, helpos
konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankaŭ alilingve, tiam Esperanto
komencos roli kiel interŝanĝejo de spertoj inter aŭtodidaktismoj
en diversaj tiamaniere kultivataj lingvoj.
Nian sperton de malferma komunumo indas
disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj la hodiaŭo trudas malfermiĝojn
kaj kulturajn ŝanĝiĝojn. La propono dividi kun aliaj memklerigan
ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neŭtrala lingvo daŭrigas
la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon inter
la neŭtrala UEA kaj la neneŭtrala SAT. Vi demandas kun miro: kiu
alianco? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptiĝo de PV kaj PIV
kiel ĉies referenciloj. Tiu kerno de la aŭtodidaktisma projekto
de Lanti iĝis integra parto de la esperantista streba repertuaro;
ne nur SAT-anoj kunagas por produkti novajn eldonojn de PIV.
Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis
malkonstrui la naciojn, kun kies tradiciaj strukturoj la tiutempa
neŭtrala (do naci-akcepta) movado liatakse tro intimiĝis. Sed la
debatoj alilokiĝis. La tiamaj naivaj naciismo kaj sennaciismo ambaŭ
bezonas rekonsideron nun - la nacioj disfalas tute alimaniere ol
iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn.
Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto
ligi kernan radikaron, afikse, al abunda foliaro. Li vidis en tiu
laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon de enciklopedia memklerigilaro
por individuoj kuraĝe memstaremaj, do nacirezistaj. Ni hodiaŭigu
lian aŭtodidaktan vojon kaj disponigu ĝin al aliaj, simile minacataj
kaj simile kuraĝaj, lingvanaroj. Ni kunagu novjare-toste, pensonte
pri strukturaj formaligoj sobre-poste.
Probal Dasgupta
|