La 8-an de januaro 828 aliĝintoj el 50
landoj estis registritaj kiel kongresanoj de la 93-a UK en Roterdamo
(19-26 julio). Je tiu dato CO ankoraŭ ne estis ricevinta de ĉiuj
perantoj la aliĝojn pagitajn en la unua kotizperiodo, kiu daŭris
ĝis la fino de decembro. Kun ili la nombro certe jam superus 1000.
La gastigonta lando Nederlando okupis la unuan lokon kun 112 aliĝintoj,
sed ĝi eble jam baldaŭ estis perdonta ĝin al Francio, kies provizora
nombro 98 ankoraŭ ne reprezentas la tutan rikolton de la unua periodo.
Pri la unua loko rivalas ankaŭ Germanio (93). Rimarkinde estas,
ke komence de januaro la fora Japanio (76) superis la tujan najbaron
de la kongreslando, Belgion (46). Aliaj landoj kun almenaŭ 20 registritaj
aliĝintoj estis Italio (34), Danio (29), Finnlando (26), Irano (23)
kaj Pollando (20).
(el Esperanto)
|