La Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-ĵurnalistoj
okazos en la malnova urbodomo de Vilno, ĉefurbo de Litovio, de la
26-a ĝis la 30-a de majo, kun la temo "Internacia interkultura
komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto". Pro la registaraj subvencioj
la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj
ĵurnalistoj.
Al la kongreso estas invitataj ĉiuj nunaj
kaj iamaj membroj de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio
(TEĴA), ĉiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj ĵurnalistoj kaj homoj
de apudaj profesioj iel rilataj al ĵurnalismo - ekzemple literaturistoj.
Krome estas invitataj ĉiuj estraranoj de UEA kaj ties ĝenerala direktoro.
Entute oni antaŭvidas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn.
(el Libera Folio)
|