
Matene de la 26-a de januaro, 2008, la
Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis en Pekino kunvenon por saluti
veteranajn esperantistojn ĉe alveno de la jaro de muso. Ĝin ĉeestis
30 samideanoj inkluzive de Chai Zemin, prezidanto de la societo
Amikoj de Esperanto kaj fama tradukisto Li Shijun (laŭlum).
La kunvenon prezidis prezidanto Li Weilun
de PEA. Li simple konigis la agadon de PEA en la 7-a Ĉina Kongreso
de Esperanto okazinta en decembro de 2007 en Kantono kaj la atingojn
de PEA en edukado, akademia esplorado kaj internacia interkomunikado.
Nan Youli, prezidanto de la kontrola komitato de PEA, prezentis
rozon al ĉiuj ĉeestantaj veteranaj esperantistoj.
 En
la kunveno 92-jara Chai Zemin konigis sian sperton pri lernado de
Esperanto en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj esprimis sian
esperon al PEA. Sinjoro Hou Zhiping konigis sian sperton pri konigo
de Esperanto en Paca Forumo de la Ĉina Interreta Informa Centro.
85-jara Li Shijun konigis sian sperton de lernado de Esperanto kaj
sian laboron por E-movado. Li konigis ankaŭ siajn atingojn en la
lastaj jaroj, inkluzive de tradukado de malnovaj romanoj, partopreno
en E-aktivadoj en- kaj eksterlandaj por interkomuniki kulturon.
Fine Li Shijun korifeis en kantado de "Sub la Verda Flago"
verkita de ĉina esperantisto-komponisto Guang Weiran por memori
la 50-an datrevenon de la naskiĝo de Esperanto.
|