Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nova estraro de KAEM elektita dum la 5-a Azia Kongreso de Esperanto

De la 11-a ĝis la 15-a de februaro, la 5-a Azia Kongreso de Esperanto okazis en Bengaluro, suda urbo de Hindio. La kongresa temo estas “Esperanto en Multlingva Azio”. 160 esperantistoj el 29 landoj partoprenis en la kongreso. S-ro Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, partoprenis la kongreson kaj faris prelegon pri Esperanto-movado.

Dum la kongreso nova estraro de la Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) estas elektita: s-ro Lee Jung-kee el Koreio estas elektita kiel ĝia prezidanto, s-ro Wang Ruixiang el Ĉinio kaj s-ro Tran Quan Ngoc el Vjetnamio --- vicprezidanto, s-ro P. V. Ranganayakulu el Hindio --- sekretario kaj kasisto, kaj aliaj komisionanoj estas el Irano, Israelo, Japanio, Nepalo, Pakistano, Taĝikio kaj Vjetnamio. Lee Jung-kee, nova prezidanto de KAEM, diris, ke la azia movado ludas gravan rolon en la internacia Esperanta movado, tial li sentas sian devon tre peza. Li esperas, ke la novaj estraranoj de KAEM klopodos per Esperanto por fari kontribuon al paco kaj harmonio de la homaro.

En la kongreso delegitoj el Ĉinio, Koreio, Irano, Mongolio kaj Vjetnamio raportis pri Esperanto-movado en sia lando.

La Tempo de Hindio, La Hindio k.a. hindaj vehikloj faris raporton pri la kongreso. Esperantistoj el la Ĉina Espeanto-Ligo, Pekina Esperanto-Asocio kaj Ĉina Radio-Internacia partoprenis en la kongreso.

(Chen Ji el Hindio)