La Komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj
Norda Afriko kore invitas vin al la 1-a Mezorienta Kunveno, subtenate
de la fonduso "Cigno", kiu okazos en la Universitato de
Jordanio, Amano, Jordanio, de la 11-a ĝis la 14-a de aprilo, 2008.
Tiu ĉi evento estigos raran eblecon renkonti samideanojn el diversaj
landoj en la meza oriento (tamen, kore invitataj estas ankaŭ partoprenantoj
el ĉiuj aliaj mondpartoj), interkonatiĝi, pridiskuti gravajn kaj
interesajn temojn kaj ankaŭ iomete turismi en tiu ege bonveniga
lando.
Por ricevi pliajn informojn vi povas skribi
al la organiza teamo: mezorienta.kunveno@gmail.com.
(el www.raporto.info)
|