ILEI-KONFERENCO EN AFRIKO
- KIAL?
INSTRUISTOJ DE E-O POR LA PLANEDO
TERO
Kial tiu temo por ILEI-konferenco?
Ĉar:
Unue, E-agado en Afriko bezonas sian ILEI-dimension:
- en Afriko estas multaj lernemuloj kaj
malmultaj instruistoj de E-o
- instrukapabligado estas prioritata tasko
de ILEI
Due, esperantistaj instruistoj de Afriko
deziras pli firme komunikiĝi kun siaj kolegoj el la tuta mondo por:
- spertiĝi pri ILEI kaj lerni el ĝia historio
- perfektigi siajn lingvokapablojn kaj
spertiĝi pri didaktiko
- konatiĝi kun instrumaterialoj, helpiloj
kaj metodoj por E-instruado
Trie, afrika E-ujo povas oferti al la
tutmonda E-movado multon, sed:
- vojaĝoj al E-aranĝoj en aliaj mondopartoj
estas tro multekostaj por esperantistoj el Afriko
- malmultaj vojaĝoj kaj vizitoj per helpo
de amikoj de Afriko ne sufiĉas
Venu al la konferenco, ke ni kune serĉu
la respondojn!
Programo:
Konsiderante, ke tiu ĉi internacia aranĝo
estos grava evento por afrikanoj, la konferenca programo devos esti
vere bunta kaj abunda. Por la konferenca programo oni antaŭvidas
tradiciajn programerojn: inaŭguron, komitatkunsidojn, estrarkunsidojn,
ekzamenojn de ILEI/UEA en elementa kaj meza niveloj, interkonan,
artan kaj nacian vesperojn, solenan fermon. Laŭeble okazos ankaŭ
programeroj, kiuj jam iĝas tradiciaj: unutaga Simpozio laŭ konferenca
temo - konatigo de lokaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj kun la E-medio
kaj ebligo de daŭra kunlaboro de esperantistoj kaj neesperantistoj;
Lingva Festivalo (prezento de lingvoj kaj kulturoj fare de partoprenantoj
de la konferenco el diversaj landoj) - laŭeble publika, kiel donaco
de esperantistoj por lokaj loĝantoj kaj unu el la formoj de kunlaboro
kaj konatiĝo kun la loka medio, ankaŭ kiel efika varbilo por nia
lingvo; Bankedo - komuna vespermanĝo en lukseca etoso; vesperaj
renkontiĝoj kun kultura programo en agrabla etoso.
Pli preciza programo estos dissendita
al aliĝintoj en Dua Informilo fine de marto.
Bankedo:
Festena komuna vespermanĝo en loka restoracio
kun afrika vino kaj lokaj manĝaĵoj (A-landoj 35 EŬR, B-landoj 20
EŬR, C-landoj 1 EŬR).
Utilaj informoj
Vizoj
Ĉiuj partoprenantoj de la konferenco nepre
bezonas vizojn.
Konsulejoj de Respubliko Benino:
Moskvo Espenskij pereulok 7, Tel: (7095)299-2360,
(7095)299-2923 (lundo-vendredo 10-13 kaj 14-17 horoj)
Berlin, Eugler Alle 23, Tel: 00-49-30/236314710
(lundo-vendredo 9-13)
1201 Ĝenevo, Rue de Laŭsanne 36, Tel:
00-41-22/906-8460 (lundo-vendredo 9-13 kaj 15-18 horoj)
1126 Budapest, Orbanhegyi ut 49, 0036-1/2258220
Necesas havi 2 fotojn, montri la vakcin-libreton
(ĝi nur kontraŭ flava febro estas bezonata)
Por invitiloj bonvolu turni Vin
al
Jean Codjo, ESPERANTO-AFRIK, 03 BP 3589
Cotonou (BENIN), jean_codjo@yahoo.com,
sperantaf@firstnet.bj
Vakcinado
Por ricevi vizon kaj eniri la landon oni
nepre bezonas vakcinadon kontraŭ la flava febro; ĉiuj aliaj vakcinoj
laŭvole.
Konferencejo kaj tranoktejo
SONGAI CENTRO, BP 597, Tel.: 229 20225092,
Fakso: 229 20222050, Porto-Novo, Benino.
Por tranokti en la sama centro
ekzistas jenaj ebloj
(por la tuta konferenca periodo, krom la
postkonferenca ekskurso - por unu persono - ĉiuj manĝoj inkluzivitaj):
- en 1-lita ĉambro (klimatizilo, duŝejo,
necesejo)... 282 EŬR
- en 1-lita ĉambro (ventumilo, duŝejo,
necesejo)... 234 EŬR
- en 2-lita ĉambro (klimatizilo, duŝejo,
necesejo koridore) ... 210 EŬR
- en 2-lita ĉambro (duŝejo, necesejo estas
en koridoro) ... 171 EŬR
- en 3-lita ĉambro (duŝejo, necesejo estas
en koridoro) ... 153 EŬR
Manĝoj
ĉiuj manĝoj estas inkluzivitaj, mankos
eblo por mem zorgi pri manĝado.
Ekskursoj
DT1: Adjarra (metiista vilaĝo) - 12,00
EŬR.
DT2: Aguegus (per boato laŭ rivero So
kaj lago Oueme) - 12,00 EŬR.
DT3: Dangbo (kuracejo, varma fonto) -
12,00 EŬR.
DT4: Bimyns (turisma centro kun ludejoj
kaj sovaĝbestoj) -15,00 EŬR.
TT: tra Portonovo (vizito de la konferencurbo)
- 20 EŬR.
PE: Ketu, Kove, Abomey, Azove, Aplahoue,
Lokossa, Bopa ĉe lago Aheme (festo Zangbeto),
Ouidah, Vidjrosse, Abomey-Calavi, Ganvie
kaj Portonovo aŭ Cotonou - 290 EŬR (en 1-lita ĉambro) kaj 240 EŬR
(en 2-lita ĉambro).
La kotizoj
Ili varias depende de la loĝlando de la
aliĝanto:
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve
sub B kaj C.
B: Iamaj socialismaj landoj de orienta
Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio
(escepte de Israelo, Japanio kaj Korea
Resp.) kaj Latinameriko.
C: ĉiuj landoj de Afriko
Kotizoj (en EŬR) ...ĝis 31.03
ĝis 30.06 ekde 01.07.2008
Aliĝkategorio: .............A/B/C.....
A/B/C...... A/B/C
1. Membro de ILEI...:.. 50/30/5... 60/36/5...
70/42/10
2. Ne ILEI-ano:........... 55/35/5...
68/44/5.... 80/52/10
3. Junulo, handikapulo:..25/15/5....30/18/5....
35/21/10
Aliĝkotizo por 1 tago: 25 EŬR por A kaj
B landoj, 5 EŬR por C landoj.
La kotizo ne inkluzivas restadon, ekskursojn,
aparte pagendajn aferojn, ajnan asekuron.
Konferencaneco estas transdonebla, sed
necesas alpagi diferencon depende de lando kaj aliĝperiodo. ILEI
diferencon ne repagas.
Por mendoj atingantaj nin post la 1-a
de majo 2008 oni devas aldone pagi 10% de sumo por mendataj servoj.
Post la 1-a de junio ni ne povos mendi
al Vi tranoktadon.
Pagebloj
[ ] al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante:
"ILEI-Konferenco", nur se vi pagas ĝis la 15-a de majo
2008;
[ ] al la bankokonto de ILEI en Svedio:
IBAN: SE56 8000 0832 7999 4515 0143
kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6,00
EŬR por svedaj bankokostoj se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. El
Svedio eblas pagi al konto 8327-9, 994515 014-3 ĉe Forenings-sparbanken.
La aliĝo validas nur post kiam la Kasisto
ricevis vian pagon.
Kiel aliĝdato validas la dato en kiu via
pago atingis la konton de ILEI.
La prezoj por restado estas iom rondigitaj
por plifaciligi la partoprenon de niaj afrikaj samideanoj.
Se Vi havas proponojn, sugestojn, dezirojn,
demandojn, bonvolu skribi al: info@ilei.info aŭ aidute@mail.lt,
aŭ al Afrika Oficejo de UEA afrika.oficejo@uea.org.
Financa helpo por subvencii partoprenon
de kiom eble pli da instruistoj kaj junaj instruemuloj el Afriko
bonvenas al la konto ilek-a (ILEI) aŭ al la Afrika Fondajho ĉe UEA,
kun indiko "Benino 2008".
(el www.raporto.info)
|