|
Grupfoto de la prelegantoj |
La 24-an de Aprilo 2008 okazis en la sidejo de la Unuiĝintaj
Nacioj Simpozio pri Lingvaj Rajtoj okaze de la 100-jariĝo de Universala
Esperanto-Asocio kaj la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de
Homaj Rajtoj.
Organizis la simpozion Universala Esperanto-Asocio
kun subteno de Svisa Esperanto-Societo, kies sekretario Stefano
Keller gvidis la lokan organizokomitaton. Prezidis la simpozion
Probal Dasgupta, prezidanto de UEA; Renate Bloem, reprezentantino
de Kongo; kaj Ricardo Espinosa, respondeculoj pri NROj, Buroo de
Ĝenerala Direktoro, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj reprezentanto
de la Stabo de la Altranga Komisiito pri Homaj Rajtoj.
La simpozion partoprenis 80 reprezentantoj de diversaj
neregistaraj organizaĵoj, UEA kaj Svisa Esperanto-Societo. Okazis
vigla debato kaj evidentiĝis, ke nuntempe en la mondo okazas vasta
lingva genocido, nome ke ĉiun duan semajnon sur nia terglobo malaperas
lingvo. Samtempe oni konstatas, ke la lingvaj rajtoj de lingvaj
malplimultoj mondvaste estas draste malobservataj, temas unuflanke
pri la rajtoj de la indiĝenaj minoritatoj sed aliflanke ankaŭ de
migrantoj vivante en komunumo de domina lingvo. Precipe grava problemo
estas, ke multnombraj infanoj ne havas eblecon ricevi bazan edukadon
en sia denaska lingvo kaj pro tio ne havas egalan ŝancon en sia
individua disvolviĝo.
|