Al la esperantistaro
En Ĝenevo, la 28-an de aprilo 1908, Hector Hodler fondis
Universalan Esperanto-Asocion. Nek la senmondmilita mondo de la
tiama tempo, nek la ideo de universaleco, nek la sento de identeco
de la esperantistoj restis la samaj ĝis la hodiaŭa tago, en kiu
ni, kun ĝojo kaj ankaŭ kun porokaza enpensiĝo, festas la centjariĝon
de realaĵo nun ĝenerale rekonata kiel la reprezenta monda Esperanto-organizaĵo.
Mi volus tiun ĝojon dividi kun vi ĉiuj, kiuj ricevas
mian mesaĝon. Indas dividi ankaŭ niajn ĉi-okazajn primeditojn. Historiistoj
jam dediĉis al tiu ĉi jubileo klerigajn intervenojn. Sendube sekvos
aliaj kontribuaĵoj; ni ne perdu ĉi tiun okazon, en kaj ekster la
Asocio, rerigardi ĝian unuan jarcenton, kaj legi kontribuaĵojn de
aliaj por firmigi nian kolektivan konversacion same vigle, kiel
ni tion faris okaze de la centjariĝo de la lingvo mem.
Feste salutas
Probal Dasgupta, prezidanto de Universala
Esperanto-Asocio
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|