La 17-18-an de majo okazis en la urbo
Harbin, norda Ĉinio la Kvina Esperanta Kongreso de Nordorienta Ĉinio
kun la temo “Esperanto por konstruado de harmonia socio”. Ĝin partoprenis
pli ol 130 esperantistoj el provincoj Heilongjiang, Jilin, Liaoning,
Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, kaj aliaj 20 provincoj kaj
urboj de Ĉinio, kaj ankaŭ el Rusio, Koreio kaj Kanado.
Matene de la 17-a malfermiĝis la kongreso
en la halo de la Scienca kaj Teknologia Instituto de Heilongjiang.
Dum la kongreso okazis prelegoj pri azia
Esperanto-movado, tajĝiĉuan, familio de Zamenhof, redakto de Esperanto-lernolibro
laŭ postulo de nova tempo, Esperanto-instruado, paroliga kurso de
Esperanto kaj aliaj. Tian Chengkun, esperantisto el Heilongjiang-provinco,
ekspoziciis papereltondaĵojn pri profiloj de famaj esperantistoj.
La Ĉina Esperanto-Ligo iniciatis mondonacon
al la plagitoj en Sichuan-a tertremo. 11981 juanoj kaj 1600 rubloj
donacitaj de la partoprenantoj, inkluzive de esperantistoj de Rusio
kaj Koreio, jam estis transsendita al la Ministerio de Civilaj Aferoj
de Ĉinio.
La kongreso decidis, ke la Sesa Esperanta
Kongreso de Nordorienta Ĉinio okazos en aŭgusto 2010 en la urbo
Dandong, Liaoning-provinco.
|