 Antaŭtagmeze
de la 27-a de majo, okazis la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj
en la ĉefsalono de la Malnova Urbodomo en la historia centro de
Vilno. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 180 samideanoj el 37 landoj. La temo
de la kongreso estas "Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo
kaj Esperanto". Oni organizos pli ol 50 prelegojn dum la kongreso.
 Ĝin
ĉeestis ankaŭ Juozas Imbrasas, vilna urbestro, Faustas Latėnas,
konsilanto de litova ĉefministro, Dainius Radzevičius, prezidanto
de Litova Ĵurnalista Asocio, Audrys Antanaitis, prezidanto de Litova
Esperantista Ĵurnalista Asocio, Claude Nourmont, vicprezidanto de
UEA kaj Jukka Pietilainen, estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista
Asocio.
Post la inaŭguro Humphrey TONKIN kaj aliaj
sep esperantistoj prelegis pri la temo de la kongreso.
|