Karaj kaj estimataj,
Nia movado perdis grandan strategiiston kaj praktikanton!
Prof. Lee Chong-Yeong estas en la vera senco internacia
kaj mondskala homo, kies kontribuoj kaj ideoj estas tre valoraj
por la nuna Esperanto-movado.
Por mi mem, prof. Lee estas por ĉiam instruisto kaj
antaŭulo. En la komitato de UEA, en la preparado por la UK en Pekino
en 2004, en mia laboro kiel estrarano de UEA, li multe instruis
min, donis proponojn, montris ideojn...
Nia lasta kunlaboro estis eldono de la libro “Historio
por Malfermi Estontecon --- Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj
Koreio”. Prof. Lee kun-iniciatis la ideon traduki la libron en Esperanton,
kun-vokis samideanojn el la tri landoj, kaj sukcesigis la signifoplenan
kunlaboron de e-istoj el multaj lokoj.
Malĝojaj kaj kor-doloraj ni nun estas, sed ni estu
ankaŭ fortaj kaj firmaj, ĉar prof. Lee Chong-Yeong estis tia persono.
Elkoran kondolencon al Korea E-Asocio kaj la parencoj
de la prof. LEE Chong-yeong.
Amike kaj sincere via,
YU Tao
Vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo
Komitatano de Universala Esperanto-Asocio
|