Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kondolenco de Tan Xiuzhu, Hou Zhiping kaj Zou Guoxiang

Korea Esperanto-Asocio,

Estimataj samideanoj,

Kun dolora koro ni informiĝis, ke forpasis s-ro Lee Chong-Yeong, nia respektinda kaj sincera amiko.

S-ro Lee estis ne nur amiko de ni, de ĉinaj esperantistoj, sed ankaŭ de la ĉina popolo. Dum la vivo li metis multan esperon sur la ĉinan E-movadon kaj donis eblan helpon en antaŭenigo de nia movado. Kaj li kiel agrikultura specialisto plurfoje vizitis Ĉinion kaj faris sian klopodon por ĉina moderniga konstruado. Pro sia merito li ĝuis la premion Amikeco de la ĉina registaro.

S-ro Lee, kiel prezidanto de KEA kaj de UEA, multe kontribuis por vigligi la korean E-movadon kaj atingis sukcesojn en ĝi. Li sukcese klopodis por altigi E-lokon en internaciaj neesperantaj organizoj kaj atingis rimarkindajn sukcesojn. Ĉio ĉi tio estos neforgesbla por ĉiuj esperantistoj de Ĉinio, Koreio kaj aliaj landoj. Bonvolu akcepti mian koran kondolencon.

S-ro Lee Chong-Yeong vivos en nia koro por ĉiam!

Sincere kaj amike viaj
Tan Xiuzhu
Hou Zhiping
Zou Guoxiang
2008-7-7, Pekino