Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kondolenco de ĈEL kaj EPĈ

Al la Korea Esperanto-Asocio

Estimataj samideanoj,

Kun granda malĝojo ni informiĝis pri la forpaso de prof. Lee Chong-Yeong en la 4-a de julio, 2008.

Prof. Lee estis prezidanto de UEA kaj honora prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. Li profunde amis Esperanton kaj faris grandan kontribuon al la Esperanta movado. Li ankaŭ donis grandan helpon al la ĉina E-movado kaj pro tio li estas alte respektata kaj amata de ĉinaj esperantistoj.

Lia forpaso estas granda perdo ne nur por la Korea Esperanto-Asocio, sed ankaŭ por la tutmonda Esperanta movado. Bonvolu transdoni nian koran kondolencon al liaj familianoj.

Ĉina Esperanto-Ligo
Redakcio de El Popola Ĉinio