Du semajnojn antaŭ la 93-a Universala
Kongreso en Roterdamo (19-26 julio) la nombro de ĝiaj aliĝintoj
atingis 1766 el 73 landoj. Same kiel en multaj aliaj jaroj, ankaŭ
ĉi-foje plej multnombre reprezentita estas Francio kun 212 aliĝintoj.
La dua loko en la fina statistiko decidiĝos nur dum la surloka aliĝado,
ĉar komence de julio la diferenco inter Germanio kaj Nederlando
estis apenaŭa: respektive 163 kaj 158 aliĝintoj. La plej granda
grupo de ekster Eŭropo venos el Japanio, kiu jam anoncis 127 kongresanojn.
Pli ol 50 esperantistoj aliĝis krome el Rusio (90), Belgio (79),
Litovio (67), Pollando (54) kaj Britio (53).
La Alta Protektanto de la jubilea UK estas
s-ino Gerdi A. Verbeet, prezidanto de la Dua Ĉambro de la Regna
Delegitaro, t.e. la nederlanda parlamento. En la Honora Komitato
membriĝis eminentuloj de la urba kaj tutanda publika vivo, i.a.
la Komisaro de la Reĝino en Sud-Holando J. Fransen, prezidantino
de la Nacia Unesko-Komisiono B.E. van Vucht Tijssen, sociologo Abram
de Swaan, verkisto kaj la "nokta urbestro" de Roterdamo
Jules Deelder, kaj verkisto Peter Bulthuis, nepo de la Esperanta
aŭtoro H.J. Bulthuis.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|