Unu el la plej viglaj programeroj de
ĉiu Universala Kongreso estas la aŭkcio, kiu ankaŭ en la Roterdama
UK kompreneble ne mankos. Kiel aŭkciestro funkcios denove Humphrey
Tonkin, kies antaŭaj gvidadoj rikoltis karakterizojn kiel "spektaklo"
kaj "piroteknikaĵo".
La ĉi-jara aŭkcio okazos vendredon, la
25-an de julio, de 16h00 ĝis 17h30. Oni proponos ĉ. 50 librojn k.a.
esperantaĵojn, vendotajn profite al la Volontula Fondaĵo de UEA.
Unuafoje ankaŭ tiuj, kiuj ne partoprenos en la UK, povas konkursi
pri parto de ili per retaj ofertoj. Kiam la surloka ofertado en
la UK haltos je iu prezo, oni kontrolos, ĉu rete estis ofertita
pli alta prezo por la koncerna objekto. Se venis pli altpreza propono,
la surloka proponinto de la plej alta prezo rajtos ankoraŭ plialtigi
sian proponon. Se gajnos la reta proponinto kaj la aŭkciaĵo devos
esti sendita poŝte, la kliento devos aldone pagi la verajn sendokostojn,
krom se la prezo de la aŭkciaĵo superos 75 eŭrojn.
Depende de la populareco de tiu ĉi unua
provo, oni daŭrigos kaj plivastigos la retan dimension de la kongresa
aŭkcio en estonteco kaj eventuale okazigos retajn aŭkciojn ankaŭ
inter UK-oj.
Oni sendu la ofertojn al la adreso aukcio@co.uea.org.
Oni konsideros la ofertojn, kiuj alvenos plej laste merkredon, la
23-an de julio.
Jen la aŭkciaĵoj, pri kiuj eblas konkursi
rete:
1. Dr. Esperanto: "Jezyk miedzynarodowy".
La Unua Libro, pola eldono. Warszawa 1887. Bindita kun malmola kromkovrilo.
Minimuma prezo: 500 EUR.
2. D-ro Vallienne: "Por kaj kontraŭ
Esperanto". Dialogo. 33p. Paris: Presa Esperantista Societo
[ĉ. 1910].
3. R. de Ladeveze: "Demandaro pri
la historio, literaturo kaj organizaĵoj de Esperanto por Esperantaj
ekzamenoj". 88p. Dresden: Friedrich Adler Esperanto-Verlag
1911.
4. B. Prus: "La faraono". Tri
binditaj volumoj. El la pola tradukis Kabe. Paris: Hachette 1912-1913.
5. Edmonf Privat: "Vivo de Zamenhof".
207p. London: Brita Esperanto-Asocio 1920. Bindita. Minimuma prezo:
50 EUR.
6. "Gvidilo tra Bialystok, la nask-urbo
de nia Majstro". Kun priskribo de la urbo fare de J. Shapiro.
32p. Horrem: Esperanto Triumfonta 1923.
7. Sh. An-ski: "Dibuk (Inter du mondoj)".
Teatraĵo. El la juda lingvo tradukis Izrael Lejzerowicz. Krakow:
J. Alfus 1927.
8. Teo Jung: "Landoj de l'fantazio".
Originala romano. 323p. Horrem: Heroldo de Esperanto 1927. Bindita.
Kun aŭtora dediĉo.
9. K. Kalocsay: "Eterna bukedo".
Poemoj el dudekdu lingvoj. 352p. Budapest: Literatura Mondo 1931.
Bindita.
10. "Arĝenta duopo". Jubilea
libro pri Julio Baghy - Kolomano Kalocsay. Unua volumo. 205p. Budapest:
Literatura Mondo 1937. Kun dediĉo de la aŭtoroj al G.J. Degenkamp.
11. "Literatura Mondo". Unua
kaj dua jaroj, 1922-1923 kunbinditaj. Minimuma prezo: 150 EUR.
12. "Literatura Mondo". Bindita
jarkolekto 1931. Minimuma prezo: 75 EUR.
13. "La Praktiko". Internacia
Cseh-Instituto. Bindita jarkolekto 1933.
14. "La Praktiko". Internacia
Cseh-Instituto. Bindita jarkolekto 1934.
15. "Esperanto". UEA. Bindita
jarkolekto 1951.
16. "Esperanto". UEA. Bindita
jarkolekto 1955.
(el Gazetara Komuniko de UEA)
|