 |
Movada Foiro |
Vespere de la 19-a de julio okazis la Movada
Foiro. En la Esperanto-movado estas centoj da asocioj grandaj kaj
malgrandaj: landaj asocioj, lokaj grupoj, fakaj asocioj, kulturaj
centroj, eldonejoj, edukaj instancoj kaj multaj aliaj. Okdeko da
asocioj prezentis sian agadon per afiŝoj, informfolioj, eldonaĵoj,
fotoj k.s. La Movada Foiro okazis dum la Interkona Vespero, kongresanoj
promenante tra la ekspozicio renkontis malnovajn amikojn kaj ekkonis
la novajn.
Ankaŭ la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio
de EPĈ starigis budon tie, kiu allogis multe da esperantistoj.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|