 |
Inaǔguro |
La 93-a Universala Kongreso de Esperanto
kun la temo "Lingvoj: trezoro de la homaro" solene inaŭguriĝis
je la 10-a horo de la 20-a de julio en Beurs-WTC de Roterdamo, kie
situas la Centra Oficejo de UEA. Ĝin partoprenis ĉ. 1800 samideanoj
el pli ol 70 landoj. UEA-prezidanto Probal Dasgupta prezidis la
inaŭguron.
Festparolon faris d-ro Humphrey Tonkin
-- en la jaro 1987 li festparolis kiel "la UEA-prezidanto,
kiu kunligis la unuan kaj la duan jarcentojn de Esperanto",
kaj ĉi-foje li estas la persono, kiu kunligas la unuan kaj duan
100-jarojn de UEA. Ĝenerala direktoro de Unesko sendis gratulan
mesaĝon. La kongresanoj aŭdis ankaŭ saluton de Louis Zaleski-Zamenhof,
nepo de la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof.
|
En la nomo de la Ĉina E-Ligo,
Wang Ruixiang salutas la kongreson. |
LKK-prezidanto s-ino Ans Bakker-ten Hagen
"klarigis" pri la ofta pluvo en la urbo, ŝi diris, ke
ĝi estas larmoj de Dio pro ĝojoj -- ĝojo pro la 100-jariĝo de UEA.
La kongresanoj per aplaŭdoj montris sian konsenton.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|