La
ĉi-jara jubilea Universala Kongreso en Roterdamo estis oficiale
malfermita dimanĉe matene per solena inaŭguro, kiu komenciĝis en
salono Zamenhof je la 10-a horo. Specialan saluton al la kongreso
sendis la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura.
Koichiro Matsuura klare ligis la koncepton
de lingvaj rajtoj al la homaj rajtoj, menciante, ke jam en la unua
artikolo de la konstitucio de Unesko la graveco de la lingvo estas
menciita. La celo de Unesko laŭ tiu artikolo estas antaŭenigi universalan
respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj
kaj fundamentaj liberecoj "sen distingo pri raso, sekso, lingvo
aŭ religio".
La ĝenerala direktoro en sia mesaĝo atentigis,
ke Unesko laŭ sia propra naturo estas multlingva organizaĵo, kaj
ke multlingvismo nuntempe pli ol iam ajn estas ŝlosila temo por
la estonteco de la homaro. Laŭ li, la Universala Kongreso de Esperanto
reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco. "Tial
mi deziras al UEA, kaj al la organizantoj kaj partoprenantoj plenan
sukceson en la diskutoj", li finis sian saluton.
(el Libera Folio)
|