Laŭ la lastaj informoj publikigitaj de
UEA, al la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo aliĝis 1766 personoj
el 73 landoj. Sur la unua loko estis Francio kun 212 aliĝintoj,
sur dua Germanio kun 163 aliĝintoj, kaj sur la tria Nederlando kun
158 aliĝintoj. La plej granda grupo el ekster Eŭropo venos el Japanio
- 127 kongresanoj el Japanio anticipe aliĝis. La precizaj ciferoj
kompreneble ankoraŭ mankas, ĉar oni akceptas aliĝojn eĉ en la lasta
tago de la kongreso.
(el Libera Folio)
|