Dum la solena inaŭguro estis diskonigita
la decido de la komitato igi la multjaran ĝeneralan direktoron de
UEA, Simo Milojević, honora membro de la asocio.
- Mi transdonas amason da imagataj ruĝaj
tulipoj al la nova honora membro, kiu estas Simo. En la Jarlibro
ni kompreneble skribos Simo Milojević. Li kiel komisiito de UEA
instruis Esperanton dum pli ol unu jaro en Hinda Unio kaj Nepalo.
De 1979 ĝis 1995 li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn, kaj
estis kunorganizanto de la plej multaj, ĉeforganizanto de multaj,
interalie de la jubilea kongreso 1987 en Varsovio, kun pli ol 6000
partoprenintoj, rakontis Osmo Buller, la nuna ĝenerala direktoro
de UEA.
Simo Milojević estis ĝenerala direktoro
de UEA de 1983 ĝis 1995. Poste li laboris kiel la ĉefo de la libroservo
ĝis la jaro 2002, kiam li pensiiĝis.
(el Libera Folio)
|