La Komitato de UEA kunsidis sabate posttagmeze.
Ĝi diskutis kaj decidis pri la estrara raporto kaj financaj raportoj
de 2007, kaj akceptis la raportojn. Por la kongresa semajno la Komitato
decidis pri respondeculoj por la subkomitataj kunsidoj, kiuj raportos
pri sia diskuto al la dua komitata kunsido en vendredo.
La Komitato elektis novan Elektan Komisionon,
kiu preparas la elektojn de nova estraro en la jaro 2010, sed eklaboros
jam dum la kongreso 2009. Ĝi konsistas el Renato Corsetti, Lucy
Harmon kaj Ileana Schroeder.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|