Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


"Pinĉilumu kun ni!"

Estas interese, ke en diversaj lokoj de la kongresejo oni povas trovi pinĉilojn en verda aŭ ruĝa koloro. Ili helpas konversaciemajn esperantistojn trovi babilpartnerojn.

Komencantoj metas verdan pinĉilon sur sian vestaĵon, kiam ili bezonas ekzercadon en la lingvo kaj deziras paroli kun aliaj esperantistoj.

La verda pinĉilo indikas, ke ili ŝatus babili. La pli spertaj esperantistoj uzas ruĝan pinĉilon por indiki, ke ili havas tempon kaj volonte konversacias eĉ kun malpli spertaj samideanoj por helpi ilin en la lingvoekzercado.

(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)