Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Saluto de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof al la 93-a UK

Sinjoro prezidanto, gesinjoroj honoraj gastoj, estimataj gekongresanoj, karaj geamikoj, alvenintaj el plej diversaj partoj de nia terglobo, por ĝui la ununuran etoson de niaj renkontoj, kaj por festi la centjaran jubileon de la asocio nin unuiganta, de Universala Esperanto-Asocio.

Iam grava krizo de la movado motivis starigon de nia Asocio. Tial ĝi denaske kontraǔ krizoj estas armita. Dum la jarcento de sia ekzisto plurajn krizojn ĝi venkis sukcese; tial, hodiaǔ centjaraĝa, ĝi daǔre juna aperas. Ni honore rememoru la forpasintajn heroojn de ĝia "longa batalado". Permesu ke mi menciu nur la nomojn de kelkaj inter ili: de Hector Hodler, de Edmond Privat, de Harry Holmes, de Ada Fighiera-Sikorska, de Giorgio Canuto, de Ivo Lapenna, de Claude Piron, nomojn sonantajn kiel mejloŝtonoj de la historio de nia movado. Mi salutu ankaǔ la hodiaǔajn pionirojn. Neniun forgesante, mi citu nur kelkajn nomojn, ekzemple tiujn de Humphrey Tonkin, de John Wells, de Claude Nourmont, de Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, de Renato Corsetti, de Amri Wandel, de Michela Lipari aǔ de Raymong Bore. Mi fieras esti ilia amiko.

La Asocio ne funkcius sen la entuziasmo de ĝiaj membroj; ĝi malfunkcius sen la sindonema laboro en ĝia Centra Oficejo; laboro de la teamo de bonkvalitaj oficistoj gvidataj de same sindonema Ĝenerala Direktoro. Mi salutu tiurilate Simo Milojevic, ĵus emeritiĝintan; kaj Osmo Buller, la aktualan mastron, ambaǔ amikoj miaj. Krome, mi ne forgesu la meritojn de Stano Marcek, la brila redaktoro de nia ĉiumonata ligilo, la revuo Esperanto. Fine, ni ĉiuj forte esperas, ke nia Estraro, sub la prezido de Probal Dasgupta, efike daǔrigos la vojon de siaj indaj antaǔuloj, gvidonte la movadon al novaj, rimarkeblaj sukcesoj.

Okazas, ke ni vivas nuntempe en la periodo de sinsekvaj jubileoj. Ĉi-jare ni festas centjariĝon de la Asocio, lastjare okazis centdudekjara datreveno de la Unua Libro, venontjare ni honorigos en Bjalistoko la centkvindekan datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof, avo ne nur mia, sed avo de ĉiuj esperantistoj! Mi tamen ne estas certa, kioma datreveno okazos relate al detruo de la Babel-turo. Fakte precizaj datoj mankas tiurilate en la Malnova Testamento. Ni povas nur lerni, legante la ĉapitron dekunuan, ke Dio, por puni la homojn pro ilia sincerteco, konfuzis ilian lingvon, per multego da idiomoj ĝin anstataǔigante.

Ĉu fakte la Dia intenco estis puni la homaron? Ĉu la novaj lingvoj ne estis kreitaj kiel puno sed kiel donaco? Ĝuste hodiaǔ kaj dum la venonta semajno ni debatos ĉi tie pri lingvoj ne kiel pri puno, sed kiel pri trezoro de la homaro! Ĉar sen la lingva diverseco, la multnombro de kulturoj ne povus ekzisti, tiu diverseco estanta riĉeco senkompara de la homaro. La lingva diverseco povas tamen esti danĝera: ĝi kaǔzas malkomprenon inter homoj unuopaj, sed ankaǔ inter popoloj diverslingvaj. Kaj ofte malkompreno kondukas al malamo, kaj malamo inter popoloj povas konduki eĉ al militoj.

Tial, por alporti "sanktan harmonion al al mond' eterne militanta", ni, esperantistoj, ni proponas la "neǔtralan lingvan fundamenton", sur kiu "la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian". Ni insistas, ke tiu lingvo neǔtrala ne celas malaperon de lingvoj naciaj. Tute kontraǔe: ĝi helpas ilian longdaǔrecon, eĉ al lingvoj parolataj de tre malmultnombraj gentoj. Esperanto, lingvo neǔtrala, ne anstataǔas lingvojn naciajn; ĝi devas esti la dua lingvo por ĉiuj. Malsame, iu ajn lingvo nacia, trudante sin kiel internacian, tendencas substituiĝi al aliaj lingvoj naciaj, minacante tiamaniere la daǔrigon de ilia ekzisto. Tiu minaco rilatas sekve al la kulturoj pere de tiuj lingvoj reprezentataj, kreante danĝeron al trezoro de la homaro. Ni, esperantistoj, ni tiun trezoron defendu, respektante la bonfaron de la Babela detruo!