Posttagmeze
de la 25-a de julio okazis kunsido UEA Centjara en la salono Hodler,
fondinto de la Universala Esperanto-Asocio. Pasis cent jaroj. Kvankam
la monda situacio kaj la teknikaj eblecoj profunde ŝanĝiĝis kaj
plue ŝanĝiĝos, la baza aliro al la laboro ne ŝanĝiĝis kun sama rapideco:
UEA restas organizaĵo kiu vivtenas sin ĉefe per enspezado de kotizoj
kaj per liverado de servoj al la membroj. Kiun estontecon havu UEA
kaj kiuj estas la ĉefaj bariloj al tiu estonteco?
Dum la kunsido oni faris diskuton kaj kontribuis
proponojn pri dediĉo al la Esperanto-kulturo, Esperanto-movado,
rolo de UEA kaj Esperantaj kongresoj.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|