Posttagmeze
de la 25-a de julio okazis kongresa aŭkcio en la salono Uitterdijk.
La aŭkcia konkuro kun pli ol 200 ĉeestantoj estis gvidata de piroteknikisto
Humphrey Tonkin.
 La
aŭkcio proponis kelkdekon da libroj kaj aliaj esperantaĵoj, kiujn
oni vendis profite al la Volontula Fondaĵo de UEA. Inter ili estas
raraĵoj kiel ekz. la pola eldono de la Unua Libro en 1887, la unua
originala Esperanta romano Kastelo de Prelongo de Vallienne en 1907,
kaj la jarkolektoj 1922-1923 de "Literatura Mondo" kunbinditaj.
Unu tradicia aŭkciaĵo kompreneble ne mankis: kongresa numero 1 de
la venonta UK, t.e. la 94-a UK en Bjalistoko en 2009.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|