La universala
kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano en Kubo. Tion anoncis
la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak en la solena fermo
de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo
faris la estraro de UEA fine de la kongresa semajno.
Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de
UEA, jam en februaro vizitis Havanon laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio.
La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la
Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun
subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA nun venigas
la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje
la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.
En majo la ĝenerala direktoro vizitis
Moskvon, kiu same invitis la Universalan Kongreson por la jaro 2010,
ĉar la pli frua invito por la jaro 2009 ne estis sukcesa. Ankaŭ
en Moskvo la lokaj aŭtoritatoj promesis subtenon por la kongreso,
sed la estraro de UEA fine preferis la proponon de la kubaj esperantistoj.
La elekto de Kubo jam de kelka tempo aspektis
klare pli verŝajna ol ke Moskvo ricevu la kongreson en 2010. Eble
iom influis favore al la elekto de Kubo ankaŭ la leteroj de du elstaraj
rusaj esperantistoj, kiuj turnis sin al la estraro de UEA kaj malrekomendis
kongresi en Moskvo en la nunaj cirkonstancoj.
Kiel argumentoj malfavoraj al Moskvo oni
ofte menciis la altajn prezojn en la hoteloj de Moskvo kaj la komplikecon
de la vizaj proceduroj. La subtenantoj de Moskva UK atentigis, ke
dum la pli ol 120-jara historio de Esperanto ĝis nun neniam okazis
Universala Kongreso en Rusio, dum multaj jaroj unu el la plej gravaj
landoj de la movado.
(el Libera Folio)
|