La 93-a Universala
Kongreso de Esperanto, kunveninte en Roterdamo de la 19-a ĝis la
26-a de julio 2008 kun 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti
la kongresan temon "Lingvoj: trezoro de la homaro",
Festante ĉi-jare la centjariĝon
de Universala Esperanto-Asocio,
Notante la gravan rolon
de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado
de malsamaj aliroj al la mondo,
Rimarkante la daŭran
diskriminacion kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ
la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj
Atentigante pri la valoro
de la facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem
lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de
ĝia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj,
Varme bonvenigas la decidon
de Unuiĝintaj Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj,
kaj alte taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn
en la mesaĝo de ties Ĝenerala Direktoro al la kongreso,
Reemfazas la neceson doni
egalan respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en
la mondo,
Alvokas la Esperanto-komunumon
disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn de respekto al ĉiu homo
kaj de egaleco inter ĉiuj homgrupoj, kaj per tio kontraŭbatali la
malaperon de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo,
Invitas al kunlaboro
kun ĉiuj organizaĵoj kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn
kaj kulturojn kaj defendi lingvajn homajn rajtojn,
Instigas ĉiujn agnoski
la esencan valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko
pri biologia diverseco, kaj
Proponas al la monda komunumo
science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado
tra la mondo.
|