 En
la fermo de la 93-a UK en Roterdamo estis anoncitaj diversaj premioj
kaj distingoj. La plej prestiĝan el ili, Premion Onisaburo Deguĉi,
ricevis Renato Corsetti.
Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea
Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere
de Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidaron en
la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri
la ricevanto de la Premio decidas la Estraro de UEA. La Premio konsistas
el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.
Aljuĝante la Premion al Renato Corsetti,
la Estraro de UEA skribis: "Renato Corsetti estas unu el la
plej elstaraj agantoj de Universala Esperanto-Asocio. Por li Esperanto
estis ĉiam nedisigeble ligita al agado por pli bona mondo, por internacia
amikeco, solidaro kaj paco. Antaŭenigi tiujn idealojn signifas al
li antaŭenigi Esperanton, kaj tute aparte, disvastigi ĝin precipe
al tiuj partoj de la mondo, kie la Internacia Lingvo apenaŭ aŭ tute
ne havas adeptojn. Tio instigis lin al pionira laboro por krei Esperanto-movadon
en multaj landoj de la Tria Mondo, precipe en Afriko kaj arabaj
landoj, ĉiam celante, ke al la novaj esperantistoj la posedo de
la nova lingvo fariĝu rimedo por plivastigo de siaj spiritaj horizontoj
kaj por persona kresko."
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|