Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Eldoniĝis esperanta versio de la Romano pri la Tri Regnoj

Omaĝe al la 150-jariĝo de d-ro L. L. Zamenhof la esperanta versio de Romano pri la Tri Regnoj eldoniĝis pere de Ĉina Fremdlingva Eldonejo.

La romano estas unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj. Ĝi priskribas bataladojn inter la tri regnoj en la lasta periodo de la Orienta Han-Dinastio de la jaro168 p.K. ĝis la jaro 280 p.K.

La romano estas verkita de Luo Guanzhong (ĉ. 1330 - ĉ.1400). Ĝin esperantigis Laŭlum (Li Shijun), membro de la Akademio de Esperanto kaj la Esperanta Verkista Asocio, honora membro de UEA. Li naskiĝis en 1923, laboris kiel ĵurnalisto, instruisto, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, membro de la Komisiono pri Juĝo de Kompetenteco de Altrangaj Tradukistoj, profesoro de la Ĉina Informa Universitato kaj Kolegio pri Ekonomiko Interlanda.

La romano en tri volumoj havas 120 ĉapitrojn. Prezo: 150 eŭroj; sendokosto: 15 eŭroj.

Ĝi mendeblas ĉe

Ĉefredakta sekcio de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.

Telefakso: +86-10-68326030

Retpoŝto: <libroservodeepc@163.com>; <elpc@china.com>

Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pago al la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio.

Redakcio de El Popola Ĉinio