Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La 7-a Esperanto-Kongreso de Kantono kaj de Guangdong-provinco

La 20-an de septembro en la sudĉina urbo Kantono okazis la 7-a Esperanto-kongreso de Kantono kaj de Guangdong-provinco, kun alta partopreno de esperantistoj venintaj ne nur el Guangdong, sed ankaŭ el aliaj lokoj. Ĝin ĉeestis ankaŭ hispana esperantisto Augusto Casquero.

Dum la kongreso, okazinta en bela kaj taŭga salonego, kun tre agrabla Esperanta atmosfero, oni debatis pri diversaj gravaj punktoj, ĉefe pri kelkaj ŝanĝetoj al la nuna statuto, kaj elekto de novaj prezidantoj. Kiel prezidanton de la Kantona Esperanto-Asocio oni elektis la konatan kaj aktivan samideanon s-ro Lin Liyuan, kaj kiel prezidanton de la E-asocio de Guangdong-provinco la ageman samideanon Wei Xiaohong.

La ĉeestantoj havis la plezuron ne nur kunlabori en la kongresaj laboroj, sed ankaŭ ĝui renkontiĝon kun novaj kaj malnovaj amikoj, kaj praktiki nian internacian lingvon.

(Augusto Casquero)