Aktualajhoj Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Probal Dasgupta en Pekino

de JIANG LIMIN

La 28-an de novembro, invitite de la Ĉina Radio Internacia, prezidanto de UEA Probal Dasgupta atingis Pekinon por sia 10-taga vizito al Ĉinio.

Vespere de tiu tago por bonvenigi lin, la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis bankedon, kiun ĉeestis Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, Tan Xiuzhu, prezidanto de la Kontrola Komitato de ĈEL, Wang Ruixiang, vicĝenerala sekretario kaj estro de la oficejo de ĈEL kaj aliaj samideanoj el ĈEL, redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Esperanto-sekcio de la Ĉina Radio Internacia. Dum la bankedo oni parolis pri Esperanto-movado kaj interŝanĝis opiniojn pri la internacia lingvo, tibeta problemo, internacia financa krizo k.a.

Vizitis Ĉinion Probal Dasgupta kiel premiito de la konkurso de scioj pri Guangxi okazigita de la Ĉina Radio Internacia.