Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La plej aĝa virino festis sian 115-jariĝon
2009-04-15

    Gertrude Baines, la plej aĝa virino de la mondo, festis sian 115-jariĝon la 6-an de aprilo en Kalifornio. Tiutage la maljunulino ricevis multajn donacojn, inkl. de gratula karto el usona prezidento Barack Obama.

 

    Baines naskiĝis en la jaro 1894 en Georgio kaj nun loĝas en kadukulejo de Los-Anĝeleso. Ŝi fariĝis la plej aĝa en la mondo, post forpaso de la 115-jara portugala sinjorino Maria de Jesus en januaro de la kuranta jaro.

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng