Malnova Paĝaro
Fotoj Pliaj

 

 

    Usui Hiroyuki esperantistiĝis en 1981. En 1984 vizitis Ĉinion en la kadro de la Ĉina-Japana Amikeca Interŝanĝo, per kiu trimil japanaj gejunuloj estis invititaj al la lando fare de la ĉina registaro. Ekde la 1990aj jaroj interpretis prelegojn de eksterlandaj esperantistoj kaj ekde la 2000aj mem prelegas en kaj ekster Japanio. Tradukis poemojn de William Auld eldonitajn libroforme. Okaze de la 92a UK (2007) en Jokohamo rolis kiel reĝisoro de la kongresa temo kaj organizanto de la poezia vespero, al kiu li sukcese invitis Tanikawa Syuntaro, unu el la plej famaj poetoj en Japanio. Kunaŭtoris plurajn librojn en la japana pri lingvo-sociologio verkante ĉefe pri Esperanto. Aprile 2012 eklaboris por El Popola Ĉinio.

Mia Vivo en Ĉinio Pliaj
Sian "Longan Marŝon" komencis verdaj Don Kiĥotoj
Ni, verdaj Don Kiĥotoj, cetere alilokanaj, estas firmdecidaj por persisti en nia "Longa Marŝo", des pli se ankaŭ indiĝenaj gesamideanoj en Pekino ŝajne ne malbonvenigas nian intervenon.
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng