Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sesa Renkontiĝo de Esperanto de la urbo Braziljo

    Okazis en Brazilo, en la 18-a de aprilo, la sesa Renkontiĝo de Esperanto de la urbo Braziljo, la ĉefurbo de la lando. La ĉiu-jara kunveno estas organizita de la Brazilja Esperanto-Asocio. De antaŭ kelkaj jaroj la afero okazadas ĉe la sidejo de Legio de Bona Volo, organizo kiu jam uzadas kaj apogadas Esperanton de antaŭ preskaŭ 60 jaroj.

 

    Dekoj da homoj kaj reprezentantoj el diversaj organizoj ĉeestis en la ĉi-jara kunveno. Inter la artaĵoj de la renkontiĝo estis prezentado de video pri la vivo de Zamenhof kaj multaj E-kantistoj sin prezentis kun kanzonoj pri kaj en Esperanto.

 

    La sidejo de LBV en la ĉefurbo de Brazilo, estas unu el la plej vizitata loko de turistoj kaj esperantistoj. En la konstruaĵo troviĝas la PARLAMUNDI de LBV, tio estas granda parlamento kun multaj aŭditorioj kaj ĉambroj por kongresoj kaj renkontiĝoj. LBV ĉiam pretas akcepti la Esperantajn kunvenojn, ĉar la organizo jam spertas kaj apogadas la lingvon internacian de antaŭ preskaŭ 60 jaroj, de sia fondiĝo.

 

    La ceremoniestro invitita de la LKK por la kunveno estis s-ro Paulo César Pereira, reprezentanto de la Esperanta Fako de Legio de Bona Volo. Li menciis tion ke la organizo (LBV) ĉiam pretas helpi la lingvon kreitan de Zamenhof por interkompreno de la homaro. Ĉe la Parlamundi, en la konstruaĵo kie okazis la kunveno, Esperanto estas unu el la oficialaj lingvoj parolataj de la vizitantoj kaj turistoj.

 

    Por viziti la konstruaĵon kie okazis la renkontiĝo, sufiĉas klaki sur: www.tbv.com.br

 

(Paulo)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng