Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prabalenoj eble naskis idojn surtere
2009-04-29

    Esplorinte fosiliojn de prabalenoj, sciencistoj de Miĉigana-Universitato de Usono trovis, ke en pratempo iuj balenoj eble naskis idojn surtere. La esplora rezulto estis publikigita en la usona gazeto Publika Biblioteko de Scienco.

 

    Du fosilioj de graveda femala kaj maskla prabalenoj estis elfositaj respektive en 2000 kaj 2004 en Pakistano. Analizinte la du fosiliojn, Philip Gingerich, paleontologo de Miĉigana-Universitato, kaj liaj kunlaborantoj trovis, ke ili apartenas al pracetaco kaj vivis antaǔ ĉirkaŭ 47.5 milionoj da jaroj. La esploristoj konjektis laŭ pozicio de la feto en la korpo de la balenino, ke ĉe la akuŝo la balenino devus unue eligi la kapon de la ido malsame ol la modernaj baleninoj, sed same kiel surteraj mamuloj, tial prabalenoj plej probable naskis idojn surtere.

 

    Ili trovis ankaǔ, ke la femala kaj maskla prabalenoj havis grandajn dentojn taǔgajn por kapti kaj manĝi fiŝojn kaj kvar membrojn, kiuj taǔgis por naĝi, sed ne povis longe marŝi surtere. Tio montras, ke la prabalenoj kutime vivis en maro, ili surteriĝis nur por pariĝi, naski kaj ripozi.

 

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng