Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kolonja Akvo
2009-08-20

de Hermann Kroppenberg (Germanio)

 

Unu de la unuaj boteloj de la "Originala Kolonja Akvo" de Farina
    Germanlingve la kolonja akvo nomiĝas "Kölnisch Wasser", kaj la francoj, kies lingvo tiutempe estis la lingvo de la sublimaj homoj en Eŭropo, nomis la "Aqua mirabilis", la miraklan akvon, "Eau de Cologne". Sole tia kolonja akvo, kiu estis produktita en la urbo Kolonjo, havas permeson nomi sin "originala" kolonja akvo.

 

    Eble la plej konata komerca marko estas "4711", parfumo de la firmao Mülhens, kies domnumero estiĝis ĝia marknomo.

 

Johann Maria Farina (1685-1866) -- oleopentraĵo 
    Do hodiaŭ tre malkonata estas la fakto, ke "4711" nepre ne estas la plej maljuna kaj historia, originala kolonja akvo. Tio tamen originis de sinjoro Johann Maria Farina (1685-1766). Farina devenis el fama itala familio, kaj liaj familiaj radikoj reetendiĝas al la dektria jarcento en meza Italujo (Ancona).

 

    En la jaro 1709 Farina miksis el oleoj de limonoj, oranĝoj, bergamotoj, mandarinoj, limetoj, cedroj, pampelmusoj kaj diversaj herboj, kaj - memkompreneble - vinspirito, parfumon, kiun li nomis, honore de lia mirega, bela hejmurbo, "Eau de Cologne" - Kolonja Akvo.

 

    La klientoj entuziasmiĝis. Jen multaj famaj homoj mendas la gloran akvon. Kiam francaj soldatoj en 1756 trairis la Rejnlandon, ili kunportis la bonodoron al Francio. Nun ties triumfo ne estis detenebla. Ĝi estiĝis la plej fama parfumo eterne.

 

 Mendo de kolonja akvo por Napoleon en 1811
    Ankaŭ Napoleono estis grava ŝatanto de la "Eau de Cologne". Napoleono estis vera purecemulo. Li ĉiam lavis sin per la angla odorsapo "Brown Windsor" kaj bonodorigis sin ĉiutage per kelkaj boteloj da kolojna akvo. Lia liveranto estis kompreneble Jean-Marie Farina, posteulo de la kolonjaj Farina-oj, kiuj en 1808 establis vendejon en Parizo. Tial, ke multaj konkurantoj ilian sukcesan parfumon provis imiti, li subskribis ĉiujn boteletikedojn. Tiel estiĝis la unua kopirajto de la parfumhistorio.

 

    Kvankam la Farina-oj drakone sekretigis la recepton, baldaŭ ĉie elkreskis novaj Farina-kopioj el la tero. Ankaŭ komercisto Wilhelm Mühlens sian parfumon nomis en 1794 "vera kolonja akvo", poste li skribis "4711", lia domnumeron kiel la marknomon de sia akvo. Memkompreneble la familio Farina ne tre ĝojis pri tio kaj tuj nomis sian bonodoron nun "originala kolonja akvo". Hodiaŭ, kontraŭleĝe, la famkonata nomo "4711" ofte uziĝas kiel sinonimo por kolonja akvo.

 

Domo en la "Glockengasse 4711", fotita de Raimond Spekking 
    Legendo pri la ekestiĝo de la nomo "4711" rakontas, ke la francoj, kiam ili konkeris la urbon Kolonjo, nombris la domojn unu post la alia. La domo de la familio Mülhens en la Glockengasse (sonorilega strateto) ekhavis la numeron "4711". Tiu rakonto estigis la marksimbolon de la Mülhens-a akvo.

 

    Sur la afiŝega varbado oni povas admiri la surpentritan francan kavalerianon. Tiu varbado ĉiuloke signifas kolonjan akvon.

 

    Estas do bona rakonto, sed bedaŭrinde ĝi ne tute konfirmas al la vera historio.

 

Domnumero 4711, fotita de Raimond Spekking 
    Ĉu vi scias, ke la kolonja akvo unue nepre ne vendiĝis kiel bonodora akvo por parfumiĝado? Originale iam ĝi estis medicino: anstataŭ ŝprucigi ĝin sur sian haŭton, homoj glutis la akvon kiel medicinan miraklan akvon. Ĝia mirakla forto estis laŭdita ĉiuloke, ĝi estus profilakta kontraŭ la pesto, ankaŭ la flavmalsano, sveno kaj - aŭskultu - ĝi naskiĝis jam kiel bonodora akvo, kontraŭ "fetoranta spiro".

 

    Tamen atentu: Hodiaŭ ne estas konsilinde, trinki la kolonjan akvon! La Kolonjanoj pli volonte ŝatas trinki la bieron "Kölsch", ankaŭ kontraŭ fetoranta spiro... kaj se vi volas legi, mi skribos rakonton pri la biero "Kölsch".

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng