2009-09-11 2009-09-11
La 10-an de septembro la 3-a jarkunveno de novaj gvidantoj de la Monda Ekonomia Forumo (Somera Davos-Forumo) inaŭguriĝis en Dalian, ĉemara urbo en nordorienta Ĉinio.
Ĝin ĉeestis 1400 personoj el 86 landoj, inter ili estas ŝtataj estroj, altrangaj oficistoj, ĉefoj de 500 potencaj entreprenoj de la mondo, junaj gvidantoj, sciencistoj kaj ĵurnalistoj. Dum la forumo okazos pli ol 70 diskutoj kaj debatoj, kaj oni faros diskutadon pri la temo de la ĉi-foja forumo "Relevi Kreskadon".
|